Kvietas jam la uragano, kaj hejme ĉio retrankvilos, nun Germanuj', infano granda, pri la kristnaska arbo rejubilos. Ni familion ludos nun do — ĉio pli alta: infer-tento — revenas jam la pachirundo kaj neston ekkonstruas sub tegmento. Serene en milda lunobrilo river' kaj bosko kuŝas pace, Nur foje knalas — ĉu pafilo? Amikon eble oni pafis ĉase. Eble kun la armilo mane kaptiĝis la junul' ventkapa. Ne ĉiu saĝas tiel sane, kiele Flaccus, brave kur-eskapa. Knaladas. Ĉu artfajra pompo do sparkas, Goethe-fest-herolda? Aŭ Sontag levas sin el tombo raketfestate, la birdino olda? Kaj jen Franz Liszt, en sana stato, ne kuŝas li de sang' ruĝante; ja lin nek ruso, nek kroato mortigis en batalo Hungarlande. Libero perdis lastan ŝancon, kaj multaj falis for en sango, sed ni senvunda vidas Franz-on, kaj lia glavo rustas en la ŝranko. Franz vivas! Poste, jam grizhara, al nepoj diros li, la avo, miraĵojn pri la lukt' hungara: "Jen, kiel mi batalis per la glavo!" Ĉe l' aŭdo de la vort' hungaro striktiĝas sur mi veŝt' germana, kaj kvazaŭ muĝas en mi maro, salutas min trumpetsonor' elana! Delonge forsoninta aĝa heroa kanto el animprofundoj resonas, fera kant' sovaĝa: la kanto pri l' pere' de l' Nibelungoj. Sort' sama de heroaj homoj kaj samaj la legendoj mitaj, ŝanĝitaj estas nur la nomoj, sed samaj ĉi "herooj glormeritaj". Kaj sama fino katastrofa: se l' flagoj eĉ fiere ŝvebas, la bravaj, laŭ kutim' malnova, subiĝi al potenc' pli forta devas. Kaj la leon' en ĉi batalo eĉ kun la urso sin federis. Sed vin konsolu en la falo, Magyar, ke pli da honto ni suferis. Vin viaj malamikoj tute honeste sternis sur la grundo: sed sur nin metis jugon brute nur lupo, porko kaj triviala hundo. Boj', hurlo, grunt'… apenaŭ eble, l' odoron de l' venkint' elporti... Sed ĉit! poet' — vi velkas febre, ĝi nocas vin: pli saĝus ne ekvorti! |